启示录 2
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「你要写信给 以弗所 教会的使者,说:『那右手拿着七星、在七个金灯台中间行走的,说:
1Al la anĝelo de la eklezio en Efeso skribu: Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj:
2我知道你的行为、劳碌、忍耐,也知道你不能容忍恶人。你也曾试验那自称为使徒却不是使徒的,看出他们是假的来。
2Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;
3你也能忍耐,曾为我的名劳苦,并不乏倦。
3kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne laciĝis.
4然而有一件事我要责备你,就是你把起初的爱心离弃了。
4Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian unuan amon.
5所以,应当回想你是从哪里坠落的,并要悔改,行起初所行的事。你若不悔改,我就临到你那里,把你的灯台从原处挪去。
5Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el ĝia loko, se vi ne pentos.
6然而你还有一件可取的事,就是你恨恶 尼哥拉 一党人的行为,这也是我所恨恶的。
6Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaŭ malamas.
7圣 灵向众教会所说的话,凡有耳的,就应当听!得胜的,我必将 神乐园中生命树的果子赐给他吃。』」
7Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.
8「你要写信给 士每拿 教会的使者,说:『那首先的、末后的、死过又活的,说:
8Kaj al la anĝelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu fariĝis senviva kaj vivis:
9我知道你的患难,你的贫穷(你却是富足的),也知道那自称是 犹太 人所说的毁谤话,其实他们不是 犹太 人,乃是撒但一会的人。
9Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.
10你将要受的苦你不用怕。魔鬼要把你们中间几个人下在监里,叫你们被试炼,你们必受患难十日。你务要至死忠心,我就赐给你那生命的冠冕。
10Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
11圣 灵向众教会所说的话,凡有耳的,就应当听!得胜的,必不受第二次死的害。』」
11Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.
12「你要写信给 别迦摩 教会的使者,说:『那有两刃利剑的,说:
12Kaj al la anĝelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutranĉa glavo:
13我知道你的居所,就是有撒但座位之处;当我忠心的见证人 安提帕 在你们中间、撒但所住的地方被杀之时,你还坚守我的名,没有弃绝我的道。
13Mi scias, kie vi loĝas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano.
14然而,有几件事我要责备你:因为在你那里有人服从了 巴兰 的教训;这 巴兰 曾教导 巴勒 将绊脚石放在 以色列 人面前,叫他们吃祭偶像之物,行奸淫的事。
14Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu.
15你那里也有人照样服从了 尼哥拉 一党人的教训。
15Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.
16所以,你当悔改;若不悔改,我就快临到你那里,用我口中的剑攻击他们。
16Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo.
17圣 灵向众教会所说的话,凡有耳的,就应当听!得胜的,我必将那隐藏的吗哪赐给他,并赐他一块白石,石上写着新名;除了那领受的以外,没有人能认识。』」
17Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.
18「你要写信给 推雅推喇 教会的使者,说:『那眼目如火焰、脚像光明铜的 神之子说:
18Kaj al la anĝelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:
19我知道你的行为、爱心、信心、勤劳、忍耐,又知道你末后所行的 善 事,比起初所行的更多。
19Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.
20然而,有一件事我要责备你,就是你容让那自称是先知的妇人 耶洗别 教导我的仆人,引诱他们行奸淫,吃祭偶像之物。
20Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn.
21我曾给她悔改的机会,她却不肯悔改她的淫行。
21Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco.
22看哪,我要叫她病卧在床。那些与她行淫的人,若不悔改所行的,我也要叫他们同受大患难。
22Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj.
23我又要杀死她的党类,叫众教会知道,我是那察看人肺腑心肠的,并要照你们的行为报应你们各人。
23Kaj mi pereigos ŝiajn idojn per morto; kaj ĉiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj.
24至于你们 推雅推喇 其余的人,就是一切不从那教训、不晓得他们素常所说撒但深奥之理的人,我告诉你们,我不将别的担子放在你们身上。
24Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon.
25但你们已经有的,总要持守,直等到我来。
25Tamen tion, kion vi havas, tenu, ĝis mi venos.
26那得胜又遵守我命令到底的,我要赐给他权柄制伏列国;
26Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj;
27他必用铁杖辖管他们,将他们如同窑户的瓦器打得粉碎,像我从我父领受的权柄一样。
27kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro;
28我又要把晨星赐给他。
28kaj mi donos al li la matenan stelon.
29圣 灵向众教会所说的话,凡有耳的,就应当听!』」
29Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.