腓立比书 4
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我所亲爱、所想念的弟兄们,你们就是我的喜乐,我的冠冕。我亲爱的 弟兄 ,你们应当靠主站立得稳。
1Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.
2我劝 友阿蝶 和 循都基 ,要在主里同心。
2Mi admonas Eŭodian, kaj mi admonas Sintiĥen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro.
3我也求你这真实同负一轭的,帮助这两个女人,因为她们在福音上曾与我一同劳苦;还有 革利免 ,并其余和我一同做工的,他们的名字都在生命册上。
3Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.
4你们要靠主常常喜乐。我再说,你们要喜乐。
4Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju.
5当叫众人知道你们谦让的心。主已经近了。
5Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima.
6应当一无挂虑,只要凡事借着祷告、祈求,和感谢,将你们所要的告诉 神。
6Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.
7神所赐、出人意外的平安必在基督耶稣里保守你们的心怀意念。
7Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.
8弟兄们,我还有未尽的话:凡是真实的、可敬的、公义的、清洁的、可爱的、有美名的,若有什么德行,若有什么称赞,这些事你们都要思念。
8Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.
9你们在我身上所学习的,所领受的,所听见的,所看见的,这些事你们都要去行,赐平安的 神就必与你们同在。
9Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.
10我靠主大大地喜乐,因为你们思念我的心如今又发生;你们向来就思念我,只是没得机会。
10Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.
11我并不是因缺乏说这话;我无论在什么景况都可以知足,这是我已经学会了。
11Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.
12我知道怎样处卑贱,也知道怎样处丰富;或饱足,或饥饿;或有余,或缺乏,随事随在,我都得了秘诀。
12Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.
13我靠着那加给我力量的,凡事都能做。
13Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.
14然而,你们和我同受患难原是美事。
14Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.
15腓立比 人哪,你们也知道我初传福音离了 马其顿 的时候,论到授受的事,除了你们以外,并没有别的教会供给我。
15Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj;
16就是我在 帖撒罗尼迦 ,你们也一次两次地打发人供给我的需用。
16ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono.
17我并不求什么馈送,所求的就是你们的果子渐渐增多,归在你们的帐上。
17Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito.
18但我样样都有,并且有余。我已经充足,因我从 以巴弗提 受了你们的馈送,当作极美的香气,为 神所收纳、所喜悦的祭物。
18Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio.
19我的 神必照他荣耀的丰富,在基督耶稣里,使你们一切所需用的都充足。
19Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo.
20愿荣耀归给我们的父 神,直到永永远远。阿们!
20Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
21请问在基督耶稣里的各位圣徒安。在我这里的众弟兄都问你们安。
21Salutu ĉiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas.
22众圣徒都问你们安。在凯撒家里的人特特地问你们安。
22Ĉiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.
23愿主耶稣基督的恩 常 在你们心里!
23La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.