尼希米记 8
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1到了七月, 以色列 人住在自己的城里。那时,他们如同一人聚集在 水门 前的宽阔处,请文士 以斯拉 将耶和华借 摩西 传给 以色列 人的律法书带来。
1Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektiĝis sur la placo, kiu estas antaŭ la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael.
2七月初一日,祭司 以斯拉 将律法书带到听了能明白的男女会众面前。
2Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaŭ la komunumon, antaŭ la virojn kaj virinojn, antaŭ ĉiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.
3在 水门 前的宽阔处,从清早到晌午,在众男女、一切听了能明白的人面前读这律法书。众民侧耳而听。
3Kaj li legis el ĝi sur la placo, kiu estas antaŭ la Pordego de la Akvo, de la tagiĝo ĝis la tagmezo, antaŭ la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.
4文士 以斯拉 站在为这事特备的木台上。 玛他提雅 、 示玛 、 亚奈雅 、 乌利亚 、 希勒家 ,和 玛西雅 站在他的右边; 毗大雅 、 米沙利 、 玛基雅 、 哈顺 、 哈拔大拿 、 撒迦利亚 ,和 米书兰 站在他的左边。
4Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, Ŝema, Anaja, Urija, Ĥilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li: Pedaja, Miŝael, Malkija, Ĥaŝum, Ĥaŝbadana, Zeĥarja, kaj Meŝulam.
5以斯拉 站在众民以上,在众民眼前展开这书。他一展开,众民就都站起来。
5Kaj Ezra malfermis la libron antaŭ la okuloj de la tuta popolo, ĉar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li ĝin malfermis, la tuta popolo stariĝis.
6以斯拉 称颂耶和华至大的 神;众民都举手应声说:「阿们!阿们!」就低头,面伏于地,敬拜耶和华。
6Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis: Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili kliniĝis kaj faris adoron antaŭ la Eternulo vizaĝaltere.
7耶书亚 、 巴尼 、 示利比 、 雅悯 、 亚谷 、 沙比太 、 荷第雅 、 玛西雅 、 基利他 、 亚撒利雅 、 约撒拔 、 哈难 、 毗莱雅 ,和 利未 人使百姓明白律法;百姓都 站 在自己的地方。
7Kaj Jeŝua, Bani, Ŝerebja, Jamin, Akub, Ŝabtaj, Ĥodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, Ĥanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.
8他们清清楚楚地念 神的律法书,讲明意思,使百姓明白所念的。
8Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legataĵon.
9省长 尼希米 和作祭司的文士 以斯拉 ,并教训百姓的 利未 人,对众民说:「今日是耶和华—你们 神的圣日,不要悲哀哭泣。」 这是 因为众民听见律法书上的话都哭了;
9Kaj Neĥemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo: Ĉi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malĝoju kaj ne ploru. Ĉar la tuta popolo ploris, aŭskultante la vortojn de la instruo.
10又对他们说:「你们去吃肥美的,喝甘甜的,有不能预备的就分给他,因为今日是我们主的圣日。你们不要忧愁,因靠耶和华而得的喜乐是你们的力量。」
10Kaj li diris al ili: Iru, manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; ĉar ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malĝoju, ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.
11于是 利未 人使众民静默,说:「今日是圣日;不要作声,也不要忧愁。」
11Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante: Ĉesu, ĉar ĉi tiu tago estas sankta; ne malĝoju.
12众民都去吃喝,也分给人,大大快乐,因为他们明白所教训他们的话。
12Kaj la tuta popolo iris, por manĝi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; ĉar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.
13次日,众民的族长、祭司,和 利未 人都聚集到文士 以斯拉 那里,要留心听律法上的话。
13En la dua tago kunvenis la ĉefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaŭ la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.
14他们见律法上写着,耶和华借 摩西 吩咐 以色列 人要在七月节住棚,
14Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en laŭboj en la festo de la sepa monato,
15并要在各城和 耶路撒冷 宣传报告说:「你们当上山,将橄榄树、野橄榄树、番石榴树、棕树,和各样茂密树的枝子取来,照着所写的搭棚。」
15kaj ke ili aŭdigu kaj proklamu en ĉiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante: Iru sur la monton, kaj prenu branĉojn de olivarbo, branĉojn de oleastraj arboj, branĉojn de mirto, branĉojn de palmoj, kaj branĉojn de densfoliaj arboj, por fari laŭbojn, kiel estas skribite.
16于是百姓出去,取了树枝来,各人在自己的房顶上,或院内,或 神殿的院内,或 水门 的宽阔处,或 以法莲门 的宽阔处搭棚。
16Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si laŭbojn, ĉiu sur sia tegmento, aŭ sur sia korto, aŭ sur la kortoj de la domo de Dio, aŭ sur la placo de la Pordego de la Akvo, aŭ sur la placo de la Pordego de Efraim.
17从掳到之地归回的全会众就搭棚,住在棚里。从 嫩 的儿子 约书亚 的时候直到这日, 以色列 人没有这样行。于是众人大大喜乐。
17Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris laŭbojn kaj loĝis en la laŭboj; ĉar de la tempo de Josuo, filo de Nun, ĝis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda ĝojo.
18从头一天直到末一天, 以斯拉 每日念 神的律法书。众人守节七日,第八日照例有严肃会。
18Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio ĉiutage, de la unua tago ĝis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laŭ la preskribo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.