马太福音 11
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶稣吩咐完了十二个门徒,就离开那里,往各城去传道、教训人。
1Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du disĉiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.
2约翰 在监里听见基督所做的事,就打发 两个 门徒去,
2Kaj kiam Johano aŭdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj disĉiploj,
3问他说:「那将要来的是你吗?还是我们等候别人呢?」
3por diri al li: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
4耶稣回答说:「你们去,把所听见、所看见的事告诉 约翰 。
4Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas:
5就是瞎子看见,瘸子行走,长大麻风的洁净,聋子听见,死人复活,穷人有福音传给他们。
5blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.
6凡不因我跌倒的就有福了!」
6Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.
7他们走的时候,耶稣就对众人讲论 约翰 说:「你们从前出到旷野是要看什么呢?要看风吹动的芦苇吗?
7Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?
8你们出去到底是要看什么?要看穿细软 衣服 的人吗?那穿细软 衣服 的人是在王宫里。
8Sed kion vi eliris por vidi? ĉu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, troviĝas en domoj de reĝoj.
9你们出去究竟是为什么?是要看先知吗?我告诉你们,是的,他比先知大多了。
9Sed kion vi eliris por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
10经上 记着说:『我要差遣我的使者在你前面预备道路』,所说的就是这个人。
10Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.
11我实在告诉你们,凡妇人所生的,没有一个兴起来大过施洗 约翰 的;然而天国里最小的比他还大。
11Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li.
12从施洗 约翰 的时候到如今,天国是努力进入的,努力的人就得着了。
12Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin.
13因为众先知和律法说预言,到 约翰 为止。
13Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano.
14你们若肯领受,这人就是那应当来的 以利亚 。
14Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.
15有耳可听的,就应当听!
15Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.
16我可用什么比这世代呢?好像孩童坐在街市上招呼同伴,说:
16Sed al kio mi komparu ĉi tiun generacion? Ĝi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,
17我们向你们吹笛, 你们不跳舞; 我们向你们举哀, 你们不捶胸。
17dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
18约翰 来了,也不吃也不喝,人就说他是被鬼附着的;
18Ĉar venis Johano, nek manĝante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas demonon.
19人子来了,也吃也喝,人又说他是贪食好酒的人,是税吏和罪人的朋友。但智慧之子总以智慧为是。」
19La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.
20耶稣在诸城中行了许多异能,那些城的人终不悔改,就在那时候责备他们,说:
20Tiam li komenci riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis.
21「 哥拉汛 哪,你有祸了! 伯赛大 啊,你有祸了!因为在你们中间所行的异能,若行在 泰尔 、 西顿 ,他们早已披麻蒙灰悔改了。
21Ve al vi, Ĥorazin! Ve al vi, Betsaida! Ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro.
22但我告诉你们,当审判的日子, 泰尔 、 西顿 所受的,比你们还容易受呢!
22Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi.
23迦百农 啊,你已经升到天上,将来必坠落阴间;因为在你那里所行的异能,若行在 所多玛 ,它还可以存到今日。
23Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ.
24但我告诉你们,当审判的日子, 所多玛 所受的,比你还容易受呢!」
24Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi.
25那时,耶稣说:「父啊,天地的主,我感谢你!因为你将这些事向聪明通达人就藏起来,向婴孩就显出来。
25En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj;
26父啊,是的,因为你的美意本是如此。
26jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi.
27一切所有的,都是我父交付我的;除了父,没有人知道子;除了子和子所愿意指示的,没有人知道父。
27Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
28凡劳苦担重担的人可以到我这里来,我就使你们得安息。
28Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.
29我心里柔和谦卑,你们当负我的轭,学我的样式;这样,你们心里就必得享安息。
29Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
30因为我的轭是容易的,我的担子是轻省的。」
30Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.