提摩太后书 4
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我在 神面前,并在将来审判活人死人的基督耶稣面前,凭着他的显现和他的国度嘱咐你:
1Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;
2务要传道,无论得时不得时总要专心,并用百般的忍耐、各样的教训责备人,警戒人,劝勉人。
2prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado.
3因为时候要到,人必厌烦纯正的道理,耳朵发痒,就随从自己的情欲,增添好些师傅,
3Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj;
4并且掩耳不听真道,偏向荒渺的言语。
4kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.
5你却要凡事谨慎,忍受苦难,做传道的工夫,尽你的职分。
5Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
6我现在被浇奠,我离世的时候到了。
6Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro.
7那美好的仗我已经打过了,当跑的路我已经跑尽了,所信的道我已经守住了。
7Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
8从此以后,有公义的冠冕为我存留,就是按着公义审判的主到了那日要赐给我的;不但赐给我,也赐给凡爱慕他显现的人。
8de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.
9你要赶紧地到我这里来。
9Klopodu veni baldaŭ al mi;
10因为 底马 贪爱现今的世界,就离弃我往 帖撒罗尼迦 去了; 革勒士 往 加拉太 去; 提多 往 挞马太 去;
10ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.
11独有 路加 在我这里。你来的时候,要把 马可 带来,因为他在传道的事上于我有益处。
11Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado.
12我已经打发 推基古 往 以弗所 去。
12Sed Tiĥikon mi sendis al Efeso.
13我在 特罗亚 留于 加布 的那件外衣,你来的时候可以带来,那些书也要带来,更要紧的是那些皮卷。
13La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.
14铜匠 亚历山大 多多地害我;主必照他所行的报应他。
14Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj;
15你也要防备他,因为他极力敌挡了我们的话。
15kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj.
16我初次申诉,没有人前来帮助,竟都离弃我;但愿这罪不归与他们。
16Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili.
17惟有主站在我旁边,加给我力量,使福音被我尽都传明,叫外邦人都听见;我也从狮子口里被救出来。
17Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono.
18主必救我脱离诸般的凶恶,也必救我进他的天国。愿荣耀归给他,直到永永远远。阿们。
18La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
19问 百基拉 、 亚居拉 ,和 阿尼色弗 一家的人安。
19Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.
20以拉都 在 哥林多 住下了。 特罗非摩 病了,我就留他在 米利都 。
20Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.
21你要赶紧在冬天以前到我这里来。有 友布罗 、 布田 、 利奴 、 革老底亚 ,和众弟兄都问你安。
21Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.
22愿主与你的灵同在!愿恩惠 常 与你们同在!
22La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.