וַיִּקְרָא 7
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1וזאת תורת האשם קדש קדשים הוא׃
1Kaj jen estas la leĝo pri la kulpofero: plejsanktaĵo ĝi estas.
2במקום אשר ישחטו את העלה ישחטו את האשם ואת דמו יזרק על המזבח סביב׃
2Sur la loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la kulpoferon, kaj per ĝia sango oni aspergu la altaron ĉirkaŭe.
3ואת כל חלבו יקריב ממנו את האליה ואת החלב המכסה את הקרב׃
3Kaj ĝian tutan sebon oni alportu el ĝi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn,
4ואת שתי הכלית ואת החלב אשר עליהן אשר על הכסלים ואת היתרת על הכבד על הכלית יסירנה׃
4kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni ĝin apartigu.
5והקטיר אתם הכהן המזבחה אשה ליהוה אשם הוא׃
5Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; ĝi estas kulpofero.
6כל זכר בכהנים יאכלנו במקום קדוש יאכל קדש קדשים הוא׃
6Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; sur sankta loko ĝi estu manĝata; ĝi estas plejsanktaĵo.
7כחטאת כאשם תורה אחת להם הכהן אשר יכפר בו לו יהיה׃
7Kiel por la pekofero, tiel ankaŭ por la kulpofero estu la sama leĝo; al la pastro, kiu pekliberigas per ĝi, al li ĝi apartenu.
8והכהן המקריב את עלת איש עור העלה אשר הקריב לכהן לו יהיה׃
8Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis.
9וכל מנחה אשר תאפה בתנור וכל נעשה במרחשת ועל מחבת לכהן המקריב אתה לו תהיה׃
9Kaj ĉiu farunofero, kiu estas bakita en forno aŭ pretigita en kaserolo aŭ sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis ĝin.
10וכל מנחה בלולה בשמן וחרבה לכל בני אהרן תהיה איש כאחיו׃
10Kaj ĉiu farunofero, miksita kun oleo aŭ seka, apartenu al ĉiuj Aaronidoj, al ĉiuj egale.
11וזאת תורת זבח השלמים אשר יקריב ליהוה׃
11Kaj jen estas la leĝo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:
12אם על תודה יקריבנו והקריב על זבח התודה חלות מצות בלולת בשמן ורקיקי מצות משחים בשמן וסלת מרבכת חלת בלולת בשמן׃
12se iu ĝin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, ŝmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.
13על חלת לחם חמץ יקריב קרבנו על זבח תודת שלמיו׃
13Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, ĉe sia danka pacofero.
14והקריב ממנו אחד מכל קרבן תרומה ליהוה לכהן הזרק את דם השלמים לו יהיה׃
14Kaj li alportu unu el ili, el ĉiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, ĝi apartenu.
15ובשר זבח תודת שלמיו ביום קרבנו יאכל לא יניח ממנו עד בקר׃
15Kaj la viando de la danka pacofero estu manĝata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno.
16ואם נדר או נדבה זבח קרבנו ביום הקריבו את זבחו יאכל וממחרת והנותר ממנו יאכל׃
16Sed se lia ofero estas sankta promeso aŭ memvola ofero, ĝi estu manĝata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaŭ en la sekvanta tago oni povas manĝi tion, kio restis el ĝi.
17והנותר מבשר הזבח ביום השלישי באש ישרף׃
17Kaj kio restis el la viando de la ofero ĝis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro.
18ואם האכל יאכל מבשר זבח שלמיו ביום השלישי לא ירצה המקריב אתו לא יחשב לו פגול יהיה והנפש האכלת ממנו עונה תשא׃
18Se iu manĝos el la viando de sia pacofero en la tria tago, ĝi ne akiros plaĉon; kiu alportos ĝin, al tiu ĝi ne estos kalkulata; ĝi estos abomenindaĵo, kaj kiu ĝin manĝos, tiu havos pekon.
19והבשר אשר יגע בכל טמא לא יאכל באש ישרף והבשר כל טהור יאכל בשר׃
19La viando, kiu ektuŝis ion malpuran, ne estu manĝata, oni ĝin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas manĝi ĉiu purulo.
20והנפש אשר תאכל בשר מזבח השלמים אשר ליהוה וטמאתו עליו ונכרתה הנפש ההוא מעמיה׃
20Se iu, havante sur si malpuraĵon, manĝos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo.
21ונפש כי תגע בכל טמא בטמאת אדם או בבהמה טמאה או בכל שקץ טמא ואכל מבשר זבח השלמים אשר ליהוה ונכרתה הנפש ההוא מעמיה׃
21Se iu ektuŝos ion malpuran, ĉu malpuraĵon de homo, ĉu malpuran beston, ĉu ian malpuran abomenindaĵon, kaj manĝos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo.
22וידבר יהוה אל משה לאמר׃
22Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23דבר אל בני ישראל לאמר כל חלב שור וכשב ועז לא תאכלו׃
23Diru al la Izraelidoj jene: Sebon de bovo kaj de ŝafo kaj de kapro neniam manĝu.
24וחלב נבלה וחלב טרפה יעשה לכל מלאכה ואכל לא תאכלהו׃
24La sebon de kadavraĵo kaj la sebon de besto disŝirita oni povas uzi por ĉia laboro, sed manĝi ĝin vi ne devas.
25כי כל אכל חלב מן הבהמה אשר יקריב ממנה אשה ליהוה ונכרתה הנפש האכלת מעמיה׃
25Ĉar ĉiu, kiu manĝos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la manĝinto ekstermiĝos el sia popolo.
26וכל דם לא תאכלו בכל מושבתיכם לעוף ולבהמה׃
26Kaj nenian sangon manĝu en ĉiuj viaj loĝejoj, nek el birdoj, nek el brutoj.
27כל נפש אשר תאכל כל דם ונכרתה הנפש ההוא מעמיה׃
27Ĉiu, kiu manĝos ian sangon, ekstermiĝos el sia popolo.
28וידבר יהוה אל משה לאמר׃
28Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
29דבר אל בני ישראל לאמר המקריב את זבח שלמיו ליהוה יביא את קרבנו ליהוה מזבח שלמיו׃
29Diru al la Izraelidoj jene: Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;
30ידיו תביאינה את אשי יהוה את החלב על החזה יביאנו את החזה להניף אתו תנופה לפני יהוה׃
30propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustaĵo li alportu; la brustaĵon, por skui ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
31והקטיר הכהן את החלב המזבחה והיה החזה לאהרן ולבניו׃
31Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustaĵo estos por Aaron kaj por liaj filoj.
32ואת שוק הימין תתנו תרומה לכהן מזבחי שלמיכם׃
32Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro.
33המקריב את דם השלמים ואת החלב מבני אהרן לו תהיה שוק הימין למנה׃
33Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto:
34כי את חזה התנופה ואת שוק התרומה לקחתי מאת בני ישראל מזבחי שלמיהם ואתן אתם לאהרן הכהן ולבניו לחק עולם מאת בני ישראל׃
34ĉar la brustaĵon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitaĵon de la flanko de la Izraelidoj.
35זאת משחת אהרן ומשחת בניו מאשי יהוה ביום הקריב אתם לכהן ליהוה׃
35Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo,
36אשר צוה יהוה לתת להם ביום משחו אתם מאת בני ישראל חקת עולם לדרתם׃
36parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna leĝo en iliaj generacioj.
37זאת התורה לעלה למנחה ולחטאת ולאשם ולמלואים ולזבח השלמים׃
37Tio estas la leĝo pri la brulofero, pri la farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de konsekro, kaj pri la pacofero;
38אשר צוה יהוה את משה בהר סיני ביום צותו את בני ישראל להקריב את קרבניהם ליהוה במדבר סיני׃
38kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.