שְׁמֹות 34
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויאמר יהוה אל משה פסל לך שני לחת אבנים כראשנים וכתבתי על הלחת את הדברים אשר היו על הלחת הראשנים אשר שברת׃
1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis.
2והיה נכון לבקר ועלית בבקר אל הר סיני ונצבת לי שם על ראש ההר׃
2Kaj estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj kaj stariĝu antaŭ Mi tie sur la pinto de la monto.
3ואיש לא יעלה עמך וגם איש אל ירא בכל ההר גם הצאן והבקר אל ירעו אל מול ההר ההוא׃
3Kaj neniu supreniru kun vi, kaj ankaŭ neniu montriĝu sur la tuta monto; eĉ ŝafo aŭ bovo ne paŝtiĝu antaŭ tiu monto.
4ויפסל שני לחת אבנים כראשנים וישכם משה בבקר ויעל אל הר סיני כאשר צוה יהוה אתו ויקח בידו שני לחת אבנים׃
4Kaj li skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo leviĝis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo, kaj li prenis en siajn manojn la du ŝtonajn tabelojn.
5וירד יהוה בענן ויתיצב עמו שם ויקרא בשם יהוה׃
5Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo, kaj Moseo stariĝis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo.
6ויעבר יהוה על פניו ויקרא יהוה יהוה אל רחום וחנון ארך אפים ורב חסד ואמת׃
6Kaj la Eternulo preteriris antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;
7נצר חסד לאלפים נשא עון ופשע וחטאה ונקה לא ינקה פקד עון אבות על בנים ועל בני בנים על שלשים ועל רבעים׃
7kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaŭ kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!
8וימהר משה ויקד ארצה וישתחו׃
8Kaj rapide Moseo kliniĝis ĝis la tero kaj faris adoron.
9ויאמר אם נא מצאתי חן בעיניך אדני ילך נא אדני בקרבנו כי עם קשה ערף הוא וסלחת לעוננו ולחטאתנו ונחלתנו׃
9Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.
10ויאמר הנה אנכי כרת ברית נגד כל עמך אעשה נפלאת אשר לא נבראו בכל הארץ ובכל הגוים וראה כל העם אשר אתה בקרבו את מעשה יהוה כי נורא הוא אשר אני עשה עמך׃
10Kaj Li diris: Jen Mi faros interligon; antaŭ via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; ĉar terura estos tio, kion Mi faros por vi.
11שמר לך את אשר אנכי מצוך היום הנני גרש מפניך את האמרי והכנעני והחתי והפרזי והחוי והיבוסי׃
11Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaŭ. Jen Mi forpelas antaŭ vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.
12השמר לך פן תכרת ברית ליושב הארץ אשר אתה בא עליה פן יהיה למוקש בקרבך׃
12Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne fariĝu falilo inter vi;
13כי את מזבחתם תתצון ואת מצבתם תשברון ואת אשריו תכרתון׃
13sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.
14כי לא תשתחוה לאל אחר כי יהוה קנא שמו אל קנא הוא׃
14Ĉar vi ne devas adori alian dion; ĉar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.
15פן תכרת ברית ליושב הארץ וזנו אחרי אלהיהם וזבחו לאלהיהם וקרא לך ואכלת מזבחו׃
15Ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando; ĉar, malĉastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi manĝos de iliaj oferoj,
16ולקחת מבנתיו לבניך וזנו בנתיו אחרי אלהיהן והזנו את בניך אחרי אלהיהן׃
16kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malĉastos por siaj dioj kaj malĉastigos viajn filojn por siaj dioj.
17אלהי מסכה לא תעשה לך׃
17Diojn fanditajn ne faru al vi.
18את חג המצות תשמר שבעת ימים תאכל מצות אשר צויתך למועד חדש האביב כי בחדש האביב יצאת ממצרים׃
18La feston de macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, ĉar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.
19כל פטר רחם לי וכל מקנך תזכר פטר שור ושה׃
19Ĉio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; ĉiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aŭ ŝafo.
20ופטר חמור תפדה בשה ואם לא תפדה וערפתו כל בכור בניך תפדה ולא יראו פני ריקם׃
20Utermalferminton el azenoj elaĉetu per ŝafido: kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elaĉetu. Kaj oni ne montriĝu antaŭ Mi kun malplenaj manoj.
21ששת ימים תעבד וביום השביעי תשבת בחריש ובקציר תשבת׃
21Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu.
22וחג שבעת תעשה לך בכורי קציר חטים וחג האסיף תקופת השנה׃
22Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro.
23שלש פעמים בשנה יראה כל זכורך את פני האדן יהוה אלהי ישראל׃
23Tri fojojn en la jaro ĉiuj viaj virseksuloj aperu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael.
24כי אוריש גוים מפניך והרחבתי את גבולך ולא יחמד איש את ארצך בעלתך לראות את פני יהוה אלהיך שלש פעמים בשנה׃
24Ĉar Mi forpelos gentojn antaŭ vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montriĝi antaŭ la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.
25לא תשחט על חמץ דם זבחי ולא ילין לבקר זבח חג הפסח׃
25Ne buĉverŝu sur fermentintaĵon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti ĝis mateno la ofero de la festo de Pasko.
26ראשית בכורי אדמתך תביא בית יהוה אלהיך לא תבשל גדי בחלב אמו׃
26La komencaĵon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
27ויאמר יהוה אל משה כתב לך את הדברים האלה כי על פי הדברים האלה כרתי אתך ברית ואת ישראל׃
27Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu al vi ĉi tiujn vortojn, ĉar laŭ ĉi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.
28ויהי שם עם יהוה ארבעים יום וארבעים לילה לחם לא אכל ומים לא שתה ויכתב על הלחת את דברי הברית עשרת הדברים׃
28Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.
29ויהי ברדת משה מהר סיני ושני לחת העדת ביד משה ברדתו מן ההר ומשה לא ידע כי קרן עור פניו בדברו אתו׃
29Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la haŭto de lia vizaĝo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.
30וירא אהרן וכל בני ישראל את משה והנה קרן עור פניו וייראו מגשת אליו׃
30Kaj Aaron kaj ĉiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo lumradias; kaj ili timis alproksimiĝi al li.
31ויקרא אלהם משה וישבו אליו אהרן וכל הנשאים בעדה וידבר משה אלהם׃
31Sed Moseo vokis ilin, kaj returniĝis al li Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili.
32ואחרי כן נגשו כל בני ישראל ויצום את כל אשר דבר יהוה אתו בהר סיני׃
32Poste alproksimiĝis ĉiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili ĉion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj.
33ויכל משה מדבר אתם ויתן על פניו מסוה׃
33Kiam Moseo ĉesis paroli al ili, li metis sur sian vizaĝon kovrotukon.
34ובבא משה לפני יהוה לדבר אתו יסיר את המסוה עד צאתו ויצא ודבר אל בני ישראל את אשר יצוה׃
34Kiam Moseo venadis antaŭ la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon ĝis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li.
35וראו בני ישראל את פני משה כי קרן עור פני משה והשיב משה את המסוה על פניו עד באו לדבר אתו׃
35Kaj la Izraelidoj vidis, ke la haŭto de la vizaĝo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizaĝon, ĝis li eniris, por paroli kun Li.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.