2 שְׁמוּאֵל

New Testament

מתיוסנט מארקהבְּשׂוֹרָה הַקְּדוֹשָׁה עַל־פִּי לוּקָסג'וןמַעֲשֵׂי הַשְּׁלִיחִיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הָרוֹמִיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הָרִאשׁוֹנָה אֶל־הַקּוֹרִנְתִּיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הָשֵּׁנִית אֶל־הַקּוֹרִנְתִּיִיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הַגָּלָטִיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הָאֶפְסִיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הַפִּילִפִּיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הַקּוֹלַסִּים1 סלוניס2 סלוניס1 טימותי2 טימותיאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס אֶל־טִיטוֹסאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס אֶל־פִּילֵימוֹןאִגֶּרֶת אֶל־הָעִבְרִיםאִגֶּרֶת יַעֲקֹבהָאִגֶּרֶת הָרִאשׁוֹנָה לְפֶטְרוֹס הַשָּׁלִיחַהָאִגֶּרֶת הַשֵּׁנִית לְפֶטְרוֹס הַשָּׁלִיחַהָאִגֶּרֶת הָרִאשׁוֹנָה לְיוֹחָנָן הַשָּׁלִיחַהָאִגֶּרֶת הַשֵּׁנִית לְיוֹחָנָן הַשָּׁלִיחַהָאִגֶּרֶת הַשְּׁלִישִׁית לְיוֹחָנָן הַשָּׁלִיחַאִגֶּרֶת יְהוּדָהחזוֹן יוֹחָנָן
Chapter 7
Modern Hebrew Bible
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

2 שְׁמוּאֵל 7

Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויהי כי ישב המלך בביתו ויהוה הניח לו מסביב מכל איביו׃
1Kiam la reĝo loĝis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate ĉiujn liajn malamikojn ĉirkaŭe,
2ויאמר המלך אל נתן הנביא ראה נא אנכי יושב בבית ארזים וארון האלהים ישב בתוך היריעה׃
2la reĝo diris al la profeto Natan: Vidu, mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapiŝoj.
3ויאמר נתן אל המלך כל אשר בלבבך לך עשה כי יהוה עמך׃
3Kaj Natan diris al la reĝo: Ĉion, kio estas en via koro, iru kaj faru, ĉar la Eternulo estas kun vi.
4ויהי בלילה ההוא ויהי דבר יהוה אל נתן לאמר׃
4Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante:
5לך ואמרת אל עבדי אל דוד כה אמר יהוה האתה תבנה לי בית לשבתי׃
5Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diris la Eternulo: Ĉu vi konstruos al Mi domon por Mia loĝado?
6כי לא ישבתי בבית למיום העלתי את בני ישראל ממצרים ועד היום הזה ואהיה מתהלך באהל ובמשכן׃
6Ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, ĝis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo.
7בכל אשר התהלכתי בכל בני ישראל הדבר דברתי את אחד שבטי ישראל אשר צויתי לרעות את עמי את ישראל לאמר למה לא בניתם לי בית ארזים׃
7Kien ajn Mi iris kun ĉiuj Izraelidoj, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis paŝti Mian popolon Izrael, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?
8ועתה כה תאמר לעבדי לדוד כה אמר יהוה צבאות אני לקחתיך מן הנוה מאחר הצאן להיות נגיד על עמי על ישראל׃
8Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin el ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;
9ואהיה עמך בכל אשר הלכת ואכרתה את כל איביך מפניך ועשתי לך שם גדול כשם הגדלים אשר בארץ׃
9kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;
10ושמתי מקום לעמי לישראל ונטעתיו ושכן תחתיו ולא ירגז עוד ולא יסיפו בני עולה לענותו כאשר בראשונה׃
10kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis ĝin, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos ĝin, kiel antaŭe;
11ולמן היום אשר צויתי שפטים על עמי ישראל והניחתי לך מכל איביך והגיד לך יהוה כי בית יעשה לך יהוה׃
11kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate ĉiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
12כי ימלאו ימיך ושכבת את אבתיך והקימתי את זרעך אחריך אשר יצא ממעיך והכינתי את ממלכתו׃
12Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi kuŝiĝos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.
13הוא יבנה בית לשמי וכננתי את כסא ממלכתו עד עולם׃
13Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne.
14אני אהיה לו לאב והוא יהיה לי לבן אשר בהעותו והכחתיו בשבט אנשים ובנגעי בני אדם׃
14Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.
15וחסדי לא יסור ממנו כאשר הסרתי מעם שאול אשר הסרתי מלפניך׃
15Kaj Mia favorkoreco ne deturniĝos de li, kiel Mi deturnis ĝin de Saul, kiun Mi forigis antaŭ vi.
16ונאמן ביתך וממלכתך עד עולם לפניך כסאך יהיה נכון עד עולם׃
16Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaŭ vi; via trono estos fortikigita por eterne.
17ככל הדברים האלה וככל החזיון הזה כן דבר נתן אל דוד׃
17Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj konforme al ĉi tiu tuta vizio Natan parolis al David.
18ויבא המלך דוד וישב לפני יהוה ויאמר מי אנכי אדני יהוה ומי ביתי כי הביאתני עד הלם׃
18Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min ĝis ĉi tie?
19ותקטן עוד זאת בעיניך אדני יהוה ותדבר גם אל בית עבדך למרחוק וזאת תורת האדם אדני יהוה׃
19Sed eĉ tio estis nesufiĉa antaŭ Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo eĉ por la malproksima estonteco, laŭ la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.
20ומה יוסיף דוד עוד לדבר אליך ואתה ידעת את עבדך אדני יהוה׃
20Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo.
21בעבור דברך וכלבך עשית את כל הגדולה הזאת להודיע את עבדך׃
21Pro Via vorto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan grandaĵon, por montri al Via sklavo.
22על כן גדלת אדני יהוה כי אין כמוך ואין אלהים זולתך בכל אשר שמענו באזנינו׃
22Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; ĉar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis per niaj oreloj.
23ומי כעמך כישראל גוי אחד בארץ אשר הלכו אלהים לפדות לו לעם ולשום לו שם ולעשות לכם הגדולה ונראות לארצך מפני עמך אשר פדית לך ממצרים גוים ואלהיו׃
23Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandaĵojn por Vi kaj timindaĵojn por Via tero, antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de ĝiaj popoloj kaj ĝiaj dioj?
24ותכונן לך את עמך ישראל לך לעם עד עולם ואתה יהוה היית להם לאלהים׃
24Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke ĝi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi.
25ועתה יהוה אלהים הדבר אשר דברת על עבדך ועל ביתו הקם עד עולם ועשה כאשר דברת׃
25Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.
26ויגדל שמך עד עולם לאמר יהוה צבאות אלהים על ישראל ובית עבדך דוד יהיה נכון לפניך׃
26Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru: La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaŭ Vi.
27כי אתה יהוה צבאות אלהי ישראל גליתה את אזן עבדך לאמר בית אבנה לך על כן מצא עבדך את לבו להתפלל אליך את התפלה הזאת׃
27Ĉar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante: Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuraĝon en sia koro preĝi al Vi ĉi tiun preĝon.
28ועתה אדני יהוה אתה הוא האלהים ודבריך יהיו אמת ותדבר אל עבדך את הטובה הזאת׃
28Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo ĉi tiun bonaĵon.
29ועתה הואל וברך את בית עבדך להיות לעולם לפניך כי אתה אדני יהוה דברת ומברכתך יברך בית עבדך לעולם׃
29Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.