Apokalipso 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Old Persian Version (ترجمه قدیم)
1Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la ĉielo, kaj la unua voĉo, kiun mi aŭdis, estis voĉo kvazaŭ de trumpeto parolanta kun mi, dirante: Suprenvenu ĉi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.
1بعد از این دیدم که ناگاه دروازهای درآسمان باز شده است و آن آواز اول را که شنیده بودم که چون کرنا با من سخن میگفت، دیگرباره میگوید: «به اینجا صعود نما تا اموری را که بعد از این باید واقع شود به تو بنمایم.»
2Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono stariĝis en la ĉielo, kaj sur la trono unu sidanta;
2فی الفور در روح شدم و دیدم که تختی درآسمان قائم است و بر آن تختنشینندهای.
3kaj la Sidanto estis en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia; kaj jen ĉielarko ĉirkaŭ la trono, aspekte simila al smeraldo.
3وآن نشیننده، در صورت، مانند سنگ یشم و عقیق است و قوس قزحی در گرد تخت که به منظرشباهت به زمرد دارد
4Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.
4و گرداگرد تخت، بیست وچهار تخت است؛ و بر آن تختها بیست و چهارپیر که جامهای سفید در بر دارند نشسته دیدم و برسر ایشان تاجهای زرین.
5Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;
5و از تخت، برقها وصداها و رعدها برمی آید؛ و هفت چراغ آتشین پیش تخت افروخته که هفت روح خدا میباشند.
6kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe.
6و درپیش تخت، دریایی از شیشه مانند بلور ودر میان تخت و گرداگرد تخت چهار حیوان که ازپیش و پس به چشمان پر هستند.
7Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan.
7و حیوان اول مانند شیر بود؛ و حیوان دوم مانند گوساله؛ وحیوان سوم صورتی مانند انسان داشت؛ و حیوان چهارم مانند عقاب پرنده.
8Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante: Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.
8و آن چهار حیوان که هر یکی از آنها شش بال دارد، گرداگرد و درون به چشمان پر هستند وشبانهروز باز نمی ایستند از گفتن «قدوس قدوس قدوس، خداوند خدای قادر مطلق که بود وهست و میآید.»
9Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne,
9و چون آن حیوانات جلال وتکریم و سپاس به آن تختنشینی که تا ابدالابادزنده است میخوانند،
10la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante:
10آنگاه آن بیست و چهار پیر میافتند در حضور آن تختنشین و او را که تاابدالاباد زنده است عبادت میکنند و تاجهای خود را پیش تخت انداخته، میگویند:
11Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.
11«ای خداوند، مستحقی که جلال و اکرام و قوت رابیابی، زیرا که تو همه موجودات را آفریدهای ومحض اراده تو بودند و آفریده شدند.»
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.