Luko 8
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Old Persian Version (ترجمه قدیم)
1Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du,
1و بعد از آن واقع شد که او در هر شهری ودهی گشته، موعظه مینمود و به ملکوت خدا بشارت میداد و آن دوازده با وی میبودند.
2kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,
2و زنان چند که از ارواح پلید و مرضها شفا یافته بودند، یعنی مریم معروف به مجدلیه که از اوهفت دیو بیرون رفته بودند،
3kaj Joana, edzino de Ĥuzas, la ĉambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.
3و یونا زوجه خوزا، ناظر هیرودیس و سوسن و بسیاری از زنان دیگرکه از اموال خود او را خدمت میکردند.
4Kaj kiam granda homamaso kolektiĝis, kaj homoj el ĉiu urbo venis al li, li diris per parabolo:
4و چون گروهی بسیار فراهم میشدند و از هرشهر نزد او میآمدند مثلی آورده، گفت
5La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la ĉielo formanĝis ilin.
5که «برزگری بجهت تخم کاشتن بیرون رفت. و وقتی که تخم میکاشت بعضی بر کناره راه ریخته شد وپایمال شده، مرغان هوا آن را خوردند.
6Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, ĉar ili ne havis malsekaĵon.
6وپارهای بر سنگلاخ افتاده چون رویید از آنجهت که رطوبتی نداشت خشک گردید.
7Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin.
7و قدری درمیان خارها افکنده شد که خارها با آن نمو کرده آن را خفه نمود.
8Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
8و بعضی در زمین نیکو پاشیده شده رویید و صد چندان ثمر آورد.» چون این بگفت ندا درداد «هرکه گوش شنوا دارد بشنود.»
9Kaj liaj disĉiploj demandis al li, kia estas ĉi tiu parabolo.
9پس شاگردانش از او سوال نموده، گفتند که «معنیاین مثل چیست؟»
10Kaj li diris: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj aŭdante, ili ne komprenu.
10گفت: «شما رادانستن اسرار ملکوت خدا عطا شده است و لیکن دیگران را به واسطه مثلها، تا نگریسته نبینند وشنیده درک نکنند.
11La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio.
11اما مثل این است که تخم کلام خداست.
12Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj aŭdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.
12و آنانی که در کنار راه هستندکسانی میباشند که چون میشنوند، فور ابلیس آمده کلام را از دلهای ایشان میرباید، مبادا ایمان آورده نجات یابند.
13Kaj la falintaj sur la ŝtonan lokon estas tiuj, kiuj, aŭdinte, kun ĝojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.
13و آنانی که بر سنگلاخ هستند کسانی میباشند که چون کلام رامی شنوند آن را به شادی میپذیرند و اینها ریشه ندارند پس تا مدتی ایمان میدارند و در وقت آزمایش، مرتد میشوند.
14Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj aŭdis, kaj dum sia irado sufokiĝas per zorgoj kaj riĉo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.
14اما آنچه در خارهاافتاد اشخاصی میباشند که چون شنوند میروند و اندیشه های روزگار و دولت و لذات آن ایشان راخفه میکند و هیچ میوه بهکمال نمی رسانند.
15Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton.
15اما آنچه در زمین نیکو واقع گشت کسانی میباشند که کلام را به دل راست و نیکو شنیده، آن را نگاه میدارند و با صبر، ثمر میآورند.
16Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.
16«و هیچکس چراغ را افروخته، آن را زیرظرفی یا تختی پنهان نمی کند بلکه بر چراغدان میگذارد تا هرکه داخل شود روشنی را ببیند.
17Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos.
17زیرا چیزی نهان نیست که ظاهر نگردد و نه مستور که معلوم و هویدا نشود.
18Atentu do, kiamaniere vi aŭdas; ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita eĉ tio, kion li ŝajne havas.
18پس احتیاطنمایید که به چه طور میشنوید، زیرا هرکه داردبدو داده خواهد شد و از آنکه ندارد آنچه گمان هم میبرد که دارد، از او گرفته خواهد شد.»
19Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.
19و مادر وبرادران او نزد وی آمده بهسبب ازدحام خلق نتوانستند او را ملاقات کنند.
20Kaj oni sciigis lin: Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.
20پس او را خبر داده گفتند: «مادر و برادرانت بیرون ایستاده میخواهند تو را ببینند.»
21Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.
21در جواب ایشان گفت: «مادر و برادران من اینانند که کلام خدا را شنیده آن را بهجا میآورند.»
22Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis.
22روزی از روزها او با شاگردان خود به کشتی سوار شده، به ایشان گفت: «به سوی آن کناردریاچه عبور بکنیم.» پس کشتی را حرکت دادند.
23Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero.
23و چون میرفتند، خواب او را در ربود که ناگاه طوفان باد بر دریاچه فرود آمد، بحدی که کشتی از آب پر میشد و ایشان در خطر افتادند.
24Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno.
24پس نزد او آمده او را بیدار کرده، گفتند: «استادا، استادا، هلاک میشویم.» پس برخاسته باد وتلاطم آب را نهیب داد تا ساکن گشت و آرامی پدید آمد.
25Kaj li diris al ili: Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.
25پس به ایشان گفت: «ایمان شما کجااست؟» ایشان ترسان و متعجب شده با یکدیگرمی گفتند که «این چطور آدمی است که بادها وآب را هم امر میفرماید و اطاعت او میکنند.»
26Kaj ili ŝipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraŭ Galileo.
26و به زمین جدریان که مقابل جلیل است، رسیدند.
27Kaj kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj.
27چون به خشکی فرود آمد، ناگاه شخصی از آن شهرکه از مدت مدیدی دیوهاداشتی و رخت نپوشیدی و در خانه نماندی بلکه در قبرها منزل داشتی دچار وی گردید.
28Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.
28چون عیسی را دید، نعره زد و پیش او افتاده به آواز بلندگفت: «ای عیسی پسر خدای تعالی، مرا با تو چهکار است؟ از تو التماس دارم که مرا عذاب ندهی.»
29Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.
29زیرا که روح خبیث را امر فرموده بودکه از آن شخص بیرون آید. چونکه بارها او راگرفته بود، چنانکه هرچند او را به زنجیرها وکندهها بسته نگاه میداشتند، بندها را میگسیخت و دیو او را به صحرا میراند.
30Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin.
30عیسی از اوپرسیده، گفت: «نام تو چیست؟» گفت: «لجئون.» زیرا که دیوهای بسیار داخل او شده بودند.
31Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon.
31واز او استدعا کردند که ایشان را نفرماید که به هاویه روند.
32Kaj estis tie granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.
32و در آن نزدیکی گله گراز بسیاری بودند که در کوه میچریدند. پس از او خواهش نمودند که بدیشان اجازت دهد تا در آنها داخل شوند. پس ایشان را اجازت داد.
33Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo en la lagon, kaj sufokiĝis.
33ناگاه دیوها از آن آدم بیرون شده، داخل گرازان گشتند که آن گله ازبلندی به دریاچه جسته، خفه شدند.
34Kaj kiam iliaj paŝtistoj vidis la okazintaĵon, ili forkuris, kaj rakontis ĝin en la urbo kaj en la kamparo.
34چون گرازبانان ماجرا را دیدند فرار کردند و در شهر واراضی آن شهرت دادند.
35Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, ĉe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.
35پس مردم بیرون آمده تا آن واقعه را ببینندنزد عیسی رسیدند و چون آدمی را که از او دیوهابیرون رفته بودند، دیدند که نزد پایهای عیسی رخت پوشیده و عاقل گشته نشسته است ترسیدند.
36Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto saniĝis.
36و آنانی که این را دیده بودند ایشان راخبر دادند که آن دیوانه چطور شفا یافته بود.
37Kaj la tuta homamaso, el la ĉirkaŭaĵo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; ĉar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en ŝipeton kaj returne veturis.
37پس تمام خلق مرزوبوم جدریان از او خواهش نمودند که از نزد ایشان روانه شود، زیرا خوفی شدید بر ایشان مستولی شده بود. پس او به کشتی سوار شده مراجعت نمود.
38Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante:
38اما آن شخصی که دیوها از وی بیرون رفته بودند از او درخواست کرد که با وی باشد. لیکن عیسی او را روانه فرموده، گفت:
39Reiru al via domo, kaj rakontu ĉion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo ĉion, kion Jesuo faris por li.
39«به خانه خود برگرد و آنچه خدا با تو کرده است حکایت کن.» پس رفته درتمام شهر از آنچه عیسی بدو نموده بود موعظه کرد.
40Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, ĉar ĉiuj atendis lin.
40و چون عیسی مراجعت کرد خلق او راپذیرفتند زیرا جمیع مردم چشم به راه اومی داشتند.
41Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin ĵetis antaŭ la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;
41که ناگاه مردی، یایرس نام که رئیس کنیسه بود به پایهای عیسی افتاده، به اوالتماس نمود که به خانه او بیاید.
42ĉar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj ŝi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso ĉirkaŭpremis lin.
42زیرا که او رادختر یگانهای قریب به دوازده ساله بود که مشرف بر موت بود. و چون میرفت خلق بر اوازدحام مینمودند.
43Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,
43ناگاه زنی که مدت دوازده سال به استحاضه مبتلا بود و تمام مایملک خود را صرف اطبانموده و هیچکس نمی توانست او را شفا دهد،
44venis malantaŭ lin, kaj tuŝis la randon de lia vestaĵo; kaj tuj ŝia sangofluo ĉesiĝis.
44از پشت سر وی آمده، دامن ردای او را لمس نمود که در ساعت جریان خونش ایستاد.
45Kaj Jesuo diris: Kiu min tuŝis? Kaj kiam ĉiuj neis, Petro diris: Estro, la homamaso ĉirkaŭas kaj premas vin.
45پس عیسی گفت: «کیست که مرا لمس نمود.» چون همه انکار کردند، پطرس و رفقایش گفتند: «ای استاد مردم هجوم آورده بر تو ازدحام میکنند ومی گویی کیست که مرا لمس نمود؟»
46Sed Jesuo diris: Iu min tuŝis; ĉar mi sentis, ke de mi eliris potenco.
46عیسی گفت: «البته کسی مرا لمس نموده است، زیرا که من درک کردم که قوتی از من بیرون شد.»
47Kaj kiam la virino ekvidis, ke ŝi ne estas kaŝita, ŝi venis tremanta, kaj, sin ĵetante antaŭ lin, sciigis antaŭ la tuta popolo, pro kia motivo ŝi tuŝis lin, kaj kiel ŝi estas tuj sanigita.
47چون آن زن دید که نمی تواند پنهان ماند، لرزان شده، آمد و نزد وی افتاده پیش همه مردم گفت که به چه سبب او را لمس نمود و چگونه فور شفا یافت.
48Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en pacon.
48وی را گفت: «ای دختر خاطرجمع دار، ایمانت تو را شفا داده است، به سلامتی برو.»
49Dum li ankoraŭ parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino jam mortis; ne ĝenu la instruiston.
49و این سخن هنوز بر زبان او بود که یکی ازخانه رئیس کنیسه آمده به وی گفت: «دخترت مرد. دیگر استاد را زحمت مده.»
50Sed Jesuo, aŭdinte tion, respondis al li: Ne timu; nur kredu, kaj ŝi estos savita.
50چون عیسی این را شنید توجه نموده به وی گفت: «ترسان مباش، ایمان آور و بس که شفا خواهد یافت.»
51Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.
51و چون داخل خانه شد، جز پطرس و یوحنا ویعقوب و پدر و مادر دختر هیچکس را نگذاشت که به اندرون آید.
52Kaj ĉiuj ploris kaj ĝemis pro ŝi; sed li diris: Ne ploru; ĉar ŝi ne mortis, sed dormas.
52و چون همه برای او گریه وزاری میکردند او گفت: «گریان مباشید نمرده بلکه خفته است.»
53Kaj ili mokridis lin, sciante, ke ŝi mortis.
53پس به او استهزا کردندچونکه میدانستند که مرده است.
54Sed li, preninte ŝian manon, vokis ŝin, dirante: Knabino, leviĝu.
54پس او همه را بیرون کرد و دست دختر را گرفته صدا زد وگفت: «ای دختر برخیز.»
55Kaj ŝia spirito revenis, kaj ŝi tuj stariĝis; kaj li ordonis, ke oni donu al ŝi manĝi.
55و روح او برگشت وفور برخاست. پس عیسی فرمود تا به وی خوراک دهند.
56Kaj ŝiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.
56و پدر و مادر او حیران شدند. پس ایشان را فرمود که هیچکس را از این ماجراخبر ندهند.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.