Hoŝea
Chapter 14
Londona Biblio (Esperant…
Compare
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Coptic New Testament has no text for this chapter yet.

1Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; ĉar vi falis pro viaj malbonagoj.

2Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li: Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon; anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

3Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur ĉevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritaĵon de niaj manoj; nur ĉe Vi la orfo trovas kompaton.

4Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, ĉar pasis Mia kolero koncerne ilin.

5Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.

6Liaj branĉoj disvastiĝos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon.

7Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili reviviĝos kiel greno, ili floros kiel vinberbranĉo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.

8Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi aŭskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; ĉe Mi oni trovos viajn fruktojn.

9Kiu estas saĝa, tiu komprenu ĉi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu ĉi tion; ĉar ĝustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.