Eliro 11
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Old Persian Version (ترجمه قدیم)
1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankoraŭ unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie.
1و خداوند به موسی گفت: «یک بلای دیگر بر فرعون و بر مصر میآورم، وبعد از آن شما را از اینجا رهایی خواهد داد، وچون شما را رها کند، البته شما را بالکلیه از اینجاخواهد راند.
2Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn.
2اکنون به گوش قوم بگو که هر مرداز همسایه خود، و هر زن از همسایهاش آلات نقره و آلات طلا بخواهند.»
3Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.
3و خداوند قوم را درنظر مصریان محترم ساخت. و شخص موسی نیزدر زمین مصر، در نظر بندگان فرعون و در نظرقوم، بسیار بزرگ بود.
4Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.
4و موسی گفت: «خداوندچنین میگوید: قریب به نصف شب در میان مصربیرون خواهم آمد.
5Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj.
5و هر نخست زادهای که در زمین مصر باشد، از نخست زاده فرعون که برتختش نشسته است، تا نخست زاده کنیزی که درپشت دستاس باشد، و همه نخست زادگان بهایم خواهند مرد.
6Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos.
6و نعره عظیمی در تمامی زمین مصر خواهد بود که مثل آن نشده، و مانند آن دیگر نخواهد شد.
7Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.
7اما بر جمیع بنیاسرائیل سگی زبان خود را تیز نکند، نه بر انسان و نه بربهایم، تا بدانید که خداوند در میان مصریان واسرائیلیان فرقی گذارده است.
8Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.
8و این همه بندگان تو به نزد من فرود آمده، و مرا تعظیم کرده، خواهند گفت: تو و تمامی قوم که تابع تو باشند، بیرون روید! و بعد از آن بیرون خواهم رفت.»
9Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faraono vin ne aŭskultos; por ke multiĝu Miaj mirakloj en la lando Egipta.
9و خداوند به موسی گفت: «فرعون به شماگوش نخواهد گرفت، تا آیات من در زمین مصرزیاد شود.»
10Kaj Moseo kaj Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.
10و موسی و هارون جمیع این آیات را به حضور فرعون ظاهر ساختند. اما خداوند دل فرعون را سخت گردانید، و بنیاسرائیل را از زمین خود رهایی نداد.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.