2 Corintios
Chapter 8
Reina-Valera 1909
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

2 Corintios 8

Reina-Valera 1909
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ASIMISMO, hermanos, os hacemos saber la gracia de Dios que ha sido dada á las iglesias de Macedonia:
1Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;
2Que en grande prueba de tribulación, la abundancia de su gozo y su profunda pobreza abundaron en riquezas de su bondad.
2nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco.
3Pues de su grado han dado conforme á sus fuerzas, yo testifico, y aun sobre sus fuerzas;
3Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo — jes, kaj super sia povo — ili donis memvole,
4Pidiéndonos con muchos ruegos, que aceptásemos la gracia y la comunicación del servicio para los santos.
4petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;
5Y no como lo esperábamos, mas aun á sí mismos se dieron primeramente al Señor, y á nosotros por la voluntad de Dios.
5kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.
6De manera que exhortamos á Tito, que como comenzó antes, así también acabe esta gracia entre vosotros también.
6Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon.
7Por tanto, como en todo abundáis, en fe, y en palabra, y en ciencia, y en toda solicitud, y en vuestro amor para con nosotros, que también abundéis en esta gracia.
7Sed kiel al vi ĉio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco.
8No hablo como quien manda, sino para poner á prueba, por la eficacia de otros, la sinceridad también de la caridad vuestra.
8Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaŭ.
9Porque ya sabéis la gracia de nuestro Señor Jesucristo, que por amor de vosotros se hizo pobre, siendo rico; para que vosotros con su pobreza fueseis enriquecidos.
9Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.
10Y en esto doy mi consejo; porque esto os conviene á vosotros, que comenzasteis antes, no sólo á hacerlo, mas aun á quererlo desde el año pasado.
10Kaj en tio mi donas mian opinion; ĉar ĉi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaŭ unu jaro, ne nur fari, sed ankaŭ voli.
11Ahora pues, llevad también á cabo el hecho, para que como estuvisteis prontos á querer, así también lo estéis en cumplir conforme á lo que tenéis.
11Sed nun kompletigu la faradon ankaŭ; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaŭ estu la plenumo el via havo.
12Porque si primero hay la voluntad pronta, será acepta por lo que tiene, no por lo que no tiene.
12Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo.
13Porque no digo esto para que haya para otros desahogo, y para vosotros apretura;
13Ĉar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,
14Sino para que en este tiempo, con igualdad, vuestra abundancia supla la falta de ellos, para que también la abundancia de ellos supla vuestra falta, porque haya igualdad;
14sed laŭ egaleco: via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco;
15Como está escrito: El que recogió mucho, no tuvo más; y el que poco, no tuvo menos.
15kiel estas skribite: Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.
16Empero gracias á Dios que dió la misma solicitud por vosotros en el corazón de Tito.
16Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.
17Pues á la verdad recibió la exhortación; mas estando también muy solícito, de su voluntad partió para vosotros.
17Ĉar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.
18Y enviamos juntamente con él al hermano cuya alabanza en el evangelio es por todas las iglesias;
18Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies laŭdo en la evangelio disvastiĝas tra ĉiuj eklezioj;
19Y no sólo esto, mas también fué ordenado por las iglesias el compañero de nuestra peregrinación para llevar esta gracia, que es administrada de nosotros para gloria del mismo Señor, y para demostrar vuestro pronto ánimo:
19kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,
20Evitando que nadie nos vitupere en esta abundancia que ministramos;
20evitante tion, ke iu riproĉus nin rilate al ĉi tiu monhelpo, kiun ni administras;
21Procurando las cosas honestas, no sólo delante del Señor, mas aun delante de los hombres.
21ĉar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaŭ la Sinjoro, sed ankaŭ antaŭ homoj.
22Enviamos también con ellos á nuestro hermano, al cual muchas veces hemos experimentado diligente, mas ahora mucho más con la mucha confianza que tiene en vosotros.
22Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.
23Ora en orden á Tito, es mi compañero y coadjutor para con vosotros; ó acerca de nuestros hermanos, los mensajeros son de las iglesias, y la gloria de Cristo.
23Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.
24Mostrad pues, para con ellos á la faz de las iglesias la prueba de vuestro amor, y de nuestra gloria acerca de vosotros.
24Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.