Agoj
Chapter 1
Londona Biblio (Esperant…

Read in

Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)Judson Burmese Bible (1840)Chamorro: Gospels, Acts and PsalmsChinese Union Version, punctuated (Simplified)Chinese Union Version, punctuated (Traditional)Coptic New TestamentCoptic New Testament (Bohairic)Kralice Bible (1613)Testamenta Marra (Dieri New Testament)Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)Asang Khongca Bible (Eastern Khumi Chin, 2019)Berean Standard BibleDouay-Rheims Bible, American Edition (1899)King James Version with ApocryphaWorld English BibleLondona Biblio (Esperanto, 1910)Louis Segond 1910Lutherbibel 1912Greek New Testament, word by word (STEPBible TAGNT)Greek New Testament: 1904 Patriarchal Text (Byzantine)Greek New Testament: Byzantine Text (Robinson–Pierpont 2018)Greek New Testament: Textus ReceptusSBL Greek New TestamentBaibala Hemolele (Hawaiian Bible, 1868 revision)Modern Hebrew BibleDiodati Bibbia 1885Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Korean Bible, 1910 (한국어 성경)Bible Mutal (Kosraean)Clementine Vulgate, 1598Baibal Olcim (Matupi Chin)Old Persian Version (ترجمه قدیم)Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)Bíblia Portuguesa Mundial (Brazilian Portuguese)Cornilescu Bible (1924), Cyrillic scriptSynodal Translation (Синодальный перевод)Daničić–Karadžić Bible (1868), CyrillicReina-Valera 1909Biblia Takatifu (Swahili): New Testament portionsFreedom Bible (Thai)Tongan Bible, Revised West VersionKulish and Puluj Bible (1905)Vietnamese Bible (1923 translation)
Compare
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Meriam Mir Gospels has no text for this chapter yet.

1La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri ĉio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,

2ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis;

3al kiuj ankaŭ post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;

4kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi aŭdis de mi;

5ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.

6Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?

7Kaj li diris al ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia aŭtoritato.

8Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero.

9Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.

10Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;

11kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.

12Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojaĝo.

13Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.

14Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.

15Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek):

16Fratoj, estis necese, ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antaŭparolis per la buŝo de David pri Judas, kiu fariĝis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.

17Ĉar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en ĉi tiu servado.

18(Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantaŭe, li diskrevis meze, kaj ĉiuj liaj internaĵoj elŝutiĝis.

19Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)

20Ĉar estas skribite en la Psalmaro: Lia loĝejo dezertiĝu, Kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.

21El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,

22komencante de la bapto de Johano ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia releviĝo.

23Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason.

24Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis,

25por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.

26Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.