1 Kroniko
Chapter 9
Londona Biblio (Esperant…
vs Korean Bible, 1910…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Kroniko 9

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Korean Bible, 1910 (한국어 성경)
1Ĉiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.
1온 이스라엘이 그 보계대로 계수되고 이스라엘 열왕기에 기록되니라 유다가 범죄함을 인하여 바벨론으로 사로잡혀 갔더니
2La unuaj loĝantoj, kiuj loĝis en siaj posedaĵoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.
2먼저 그 본성으로 돌아와서 그 기업에 거한 자는 이스라엘 제사장들과 레위 사람과 느디님 사람들이라
3En Jerusalem loĝis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase:
3유다 자손과 베냐민 자손과 에브라임과 므낫세 자손 중에서 예루살렘에 거한 자는
4Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda;
4유다의 아들 베레스 자손 중에 우대니 저는 암미훗의 아들이요, 오므리의 손자요, 이므리의 증손이요, 바니의 현손이며
5kaj el la Ŝiloanoj: Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj;
5실로 사람 중에서는 장자 아사야와 그 아들들이요
6el la idoj de Zeraĥ: Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent naŭdek;
6세라 자손 중에서는 여우엘과 그 형제 육백 구십인이요
7el la Benjamenidoj: Salu, filo de Meŝulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua,
7베냐민 자손중에서는 핫스누아의 증손 호다위아의 손자 므술람의 아들 살루요,
8kaj Jibneja, filo de Jeroĥam, Ela, filo de Uzi, filo de Miĥri, kaj Meŝulam, filo de Ŝefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija;
8여로함의 아들 이브느야와, 미그리의 손자 웃시의 아들 엘라요, 이브니야의 증손 르우엘의 손자 스바댜의 아들 무술람이요,
9kaj iliaj fratoj laŭ sia deveno, naŭcent kvindek ses. Ĉiuj ĉi tiuj estis ĉefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.
9또 저의 형제들이라 그 보계대로 계수하면 구백 오십 륙인이니라 그 집의 족장된 자들이더라
10Kaj el la pastroj: Jedaja, Jehojarib, Jaĥin;
10제사장 중에서는 여다야와, 여호야립과, 야긴과,
11Azarja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio;
11하나님의 전을 맡은 자 아사랴니 저는 힐기야의 아들이요, 므술람의 손자요, 사독의 증손이요, 므라욧의 현손이요, 아히둡의 오대손이며
12kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Paŝĥur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jaĥzera, filo de Meŝulam, filo de Meŝilemit, filo de Imer;
12또 아다야니 저는 여로함의 아들이요, 바스훌의 손자요, 말기야의 증손이며, 또 마아새니 저는 아디엘의 아들이요, 야세라의 손자요, 므술람의 증손이요, 므실레밋의 현손이요, 임멜의 오대손이며
13kaj iliaj fratoj, ĉefoj de siaj patrodomoj, mil sepcent sesdek, tre lertaj en la laboro de la servado en la domo de Dio.
13또 그 형제들이니 그 집의 족장이라 하나님의 전의 일에 수종 들재능이 있는 자가 모두 일천 칠백륙십인이더라
14El la Levidoj: Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, el la idoj de Merari;
14레위 사람 중에서는 므라리 자손 스마야니 저는 핫숩의 아들이요, 아스리감의 손자요, 하사뱌의 증손이며
15kaj Bakbakar, Ĥereŝ, Galal, Matanja, filo de Miĥa, filo de Ziĥri, filo de Asaf,
15또 박박갈과 헤레스와 갈랄과 맛다냐니 저는 미가의 아들이요, 시그리의 손자요, 아삽의 증손이며
16Obadja, filo de Ŝemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Bereĥja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu loĝis en la vilaĝoj de la Netofaanoj.
16또 오바댜니 저는 스마야의 아들이요, 갈랄의 손자요, 여두둔의 증손이며 또 베레갸니 저는 아사의 아들이요, 엘가나의 손자라 느도바 사람의 향리에 거하였더라
17Kaj la pordegistoj: Ŝalum, Akub, Talmon, Aĥiman, kaj iliaj fratoj; Ŝalum estis la ĉefo.
17문지기는 살룸과, 악굽과, 달몬과, 아히만과, 그 형제들이니 살룸은 그 두목이라
18Kaj ĝis nun ĉe la reĝa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj.
18이 사람들은 전에 왕의 문 동편 곧 레위 자손의 영의 문지기며
19Ŝalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Koraĥidoj, laŭ sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj ĉe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro.
19고라의 증손 에비아삽의 손자 고레의 아들 살룸과 그 종족 형제 곧 고라의 자손이 수종드는 일을 맡아 성막 문들을 지켰으니 그 열조도 여호와의 영을 맡고 그 들어가는 곳을 지켰으며
20Pineĥas, filo de Eleazar, en la antaŭa tempo estis ilia estro, kaj la Eternulo estis kun li.
20여호와께서 함께하신 엘르아살의 아들 비느하스가 옛적에 그 무리를 거느렸고
21Zeĥarja, filo de Meŝelemja, estis pordisto ĉe la tabernaklo de kunveno.
21므셀레먀의 아들 스가랴는 회막 문지기가 되었더라
22La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj ĉe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laŭ siaj vilaĝoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antaŭvidisto, pro ilia fideleco.
22택함을 입어 문지기 된 자가 모두 이백 열 둘이니 이는 그 향리에서 그 보계대로 계수된 자요 다윗과 선견자 사무엘이 전에 세워서 이 직분을 맡긴 자라
23Ili kaj iliaj filoj estis gardistoj de la pordegoj en la domo de la Eternulo, la domo de la tabernaklo, laŭ deĵoroj.
23저희와 그 자손이 그 반열을 좇아 여호와의 전 곧 성막문을 지켰는데
24Ĉe la kvar flankoj estis la pordegistoj: oriente, okcidente, norde, kaj sude.
24이 문지기가 동서 남북 사방에 섰고
25Iliaj fratoj estis en siaj vilaĝoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili.
25그 향리에 있는 형제들은 이레마다 와서 함께하니
26Ĉar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la ĉambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.
26이는 문지기의 두목 된 레위 사람 넷이 긴요한 직분을 맡아 하나님의 전 모든 방과 곳간을 지켰음이라
27Ili noktadis ĉirkaŭ la domo de Dio, ĉar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi ĉiumatene.
27저희는 하나님의 전을 맡은 직분이 있으므로 전 사면에 유하며 아침마다 문을 여는 책임이 있었더라
28Parto el ili estis super ĉiuj vazoj de la servado, laŭkalkule ili enportadis kaj laŭkalkule elportadis.
28그 중에 어떤 자는 섬기는데 쓰는 기명을 맡아서 그 수효대로 들여가고 수효대로 내어오며
29Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri ĉiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromaĵoj.
29또 어떤 자는 성소의 기구와 모든 기명과 고운 가루와 포도주와 기름과 유향과 향품을 맡았으며
30El la pastridoj kelkaj pretigadis la ŝmiraĵojn el aromaĵoj.
30또 제사장의 아들 중에 어떤 자는 향품으로 향기름을 만들었으며
31Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de Ŝalum, Koraĥido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj.
31고라 자손 살룸의 장자 맛디댜라 하는 레위 사람은 남비에 지지는 것을 맡았으며
32Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por ĉiu sabato.
32또 그 형제 그핫 자손중에 어떤 자는 진설하는 떡을 맡아 안식일마다 준비하였더라
33La kantistoj, ĉefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la ĉambroj, ĉar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto.
33또 찬송하는 자가 있으니 곧 레위 족장이라 저희가 골방에 거하여 주야로 자기 직분에 골몰하므로 다른 일은 하지 아니하였더라
34Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili loĝis en Jerusalem.
34이상은 대대로 레위의 족장이요 으뜸이라 예루살렘에 거하였더라
35En Gibeon loĝis: Jeiel, la fondinto de Gibeon — la nomo de lia edzino estis Maaĥa —
35기브온의 조상 여이엘은 기브온에 거하였으니 그 아내의 이름은 마아가라
36kaj lia unuenaskita filo Abdon, kaj Cur, Kiŝ, Baal, Ner, Nadab,
36그 장자는 압돈이요 다음은 술과 기스와 바알과 넬과 나답과
37Gedor, Aĥjo, Zeĥarja, kaj Miklot.
37그돌과 아히오와 스가랴와 미글롯이며
38Miklot naskigis Ŝimamon. Ili ankaŭ apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj.
38미글롯은 시므암을 낳았으니 이 무리도 그 형제로 더불어 서로 대하여 예루살렘에 거하였더라
39Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon.
39넬은 기스를 낳았고 기스는 사울을 낳았고 사울은 요나단과 말기수아와 아비나답과 에스바알을 낳았으며
40La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan.
40요나단의 아들은 므립바알이라 므립바알이 미가를 낳았고
41La filoj de Miĥa estis: Piton, Meleĥ, kaj Taĥrea,
41미가의 아들들은 비돈과 멜렉과 다레아와 아하스며
42kaj Aĥaz — li naskigis Jaaran, Jaara naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan;
42아하스는 야라를 낳았고 야라는 알레멧과 아스마웹과 시므리를 낳았고 시므리는 모사를 낳았고
43Moca naskigis Binean; lia filo estis Refaja, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.
43모사는 비느아를 낳았으며 비느아의 아들은 르바야요 그 아들은 엘르아사요 그 아들은 아셀이며
44Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj: Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Tio estis la filoj de Acel.
44아셀이 여섯 아들이 있으니 그 이름은 아스리감과 보그루와 이스마엘과 스아랴와 오바댜와 하난이라 아셀의 아들들이 이러하였더라

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.